La komunumaro Wachenheim aŭ longe komunumaro Wachenheim an der Weinstraße - germane Verbandsgemeinde Wachenheim an der Weinstraße [ferBANTSgemajnde VAĥnhajm an dea VAJNŝta:se] - estas administra komunumaro en Germanio, ĉirkaŭ la urbo Wachenheim an der Weinstraße, ĉe la okcidenta rando de la eŭropa metropola regiono Rejno-Neckar. Krom la urbo Wachenheim an der Weinstraße apartenas al ĝi 3 pliaj unuopaj membraj komunumoj. La teritorio troviĝas en la distrikto Bad Dürkheim de la federacia lando Rejnlando-Palatinato. La komunumaro situas laŭvoje de la turisma vojo Deutsche Weinstraße ("germana vinvojo"). Fine de la jaro 2022 la komunumaro havis 10 037 loĝantojn.